TORPEDo-6 kaj ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado,2010-10-08
ĝis 2010-10-12 en Herzberg am Harz organizata de Asocio de Germanaj
Esperanto-Instruistoj (AGEI) Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro
Herzberg kaj ILEI
Bonvenon! Ne maltrafu la bonan ŝancon kaj la favorkotizan aliĝeblon ĝis
la fino de aŭgusto! (Se vi bezonas iom da subvencio por helpi partoprenon,
bv. tuj anonci tion ĉe la suba adreso.) <br>
Intensa semajnfina trejnado, seminariaj tagoj kun famaj metodikistoj, fakuloj. Prelegoj, fakkunsidoj, seminario por kursgvidantoj, instruantoj, instruistoj, projektontoj, ĉiuj lernemuloj.
Partoprenkotizo: 40 EUR (rabato por AGEI-membroj kaj junuloj) ĝis
31.08.2010, poste 45 EUR TORPEDO-6, la tradicia oktobra renkonto pedagogia
ofertas fakprelegojn, celas diskutadon, spertinterŝanĝon inter
instruantoj de Esperanto, eblon je klerigado, pluklerigado, konatiĝon kun
spertaj praktikantoj de Esperanto-instruado. Ĝi estas bona metiejo por
ekkoni instrumetodojn, lernmaterialojn, instruhelpilojn, ktp. kaj ĉijare
eĉ spertiĝi pri EU-projektoj, subvencioj por lerneja kaj eksterlerneja
instruado.
SPECIALA OFERTO EN 2010: Okazos ILEI-Seminario pri naciaj kaj internaciaj
projektoj, subvencioj kaj subvencipetado. Ni raportos pri sukcesaj
lernejaj, universitataj, eksterlernejaj projektoj, ekz. Comenius, Erasmus,
Grundtvig, donas praktikan helpon por serĉado de financa subteno ĉe EU.
Aliĝu ĉe: Zsofia Korody (prezidanto de AGEI, estrarano de ILEI) per
poŝto aŭ retmesaĝo: DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6,
esperanto-zentrum@web.de aŭ uzu la retan aliĝilon ĉe
http://ic-herzberg.de